Itinera ekspozicio pri Esperanto

Okaze de la 150-jara datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion, kiun de tiam ni montris en diversaj lokoj de la lando. Ĝi celas konigi nian lingvon, ĝian kulturan valoron kaj samtempe pruvi, ke la ideoj de Zamenhof plu havas sian lokon en la nuna mondo. De kiam la pola okulisto publikigis la unuan gramatikon de Esperanto en 1887, la internacia lingvo montriĝis taŭga ilo por la internacia komunikado.

La ekspozicio konsistas el 15 pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi.

Jen la skemo de la ekspozicio:

  1. La internacia komunikado 
  2. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto 
  3. Iom da historio 
  4. Esperanto en Hispanio 
  5. La lingvo Esperanto. 
  6. La esperanta literaturo 
  7. La hispana literaturo en Esperanton 
  8. Esperanto en la hispana literaturo 
  9. Kulturo kaj movado 
  10. Muziko kaj revuoj 
  11. Esperanto en kino 
  12. Esperanto en la reto 
  13. Oftaj demandoj pri Esperanto 
  14. Ĉu vi sciis, ke…? 
  15. Por scii pli

Ĉi tie eblas vidi la aspekton de ĉiu panelo kaj deŝuti la kolekton: en pdf.

Ni rememorigas al asocioj, ke ili ĉiuj povas disponi tiujn panelojn por organizi ekspoziciojn aŭ aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn kaj la organizanta asocio devos pagi eĉ ne la revenon de la paneloj aŭ eventuale la sendon al sekva asocio. Aliĝontaj grupoj kun intereso aranĝi la ekspozicion siaurbe bonvolu kontakti nin ĉe biblioteko (@) esperanto.es. Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

Krome, se la loko tion ebligas, pro la ekzisto de adekvataj montroŝrankoj, oni kelkfoje suplementis la ekspozicion per libroj, diskoj, afiŝoj, kaj alia materialo montrinda. HEF krome povas havigi varbmaterialon (broŝurojn, ktp) por havigi al la vizitantoj.

En 2018, okaze de la ILEI-Kongreso en Madrido oni aktualigis la panelojn kaj iom modifis la fasonon. De tiam ĝi estis ekspoziita en:

Facultad de Humanidades de la Universidad Nacional de Educación a Distancia (Madrid), julio 2018